Viktor György Hornyánszky
Viktor György Hornyánszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1828 en Hegyeshalom |
Morto | 21-an de majo 1882 (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Gyula Hornyánszky |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto tipografo |
Viktor György Hornyánszky [hornjAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hornyánszky Viktor György estis hungara ĵurnalisto, presejestro. Lia pli konata filo estis Gyula Hornyánszky.
Viktor György Hornyánszky[1] baptiĝis la 10-an de aprilo 1828 en Hegyeshalom, li mortis la 21-an de majo 1882 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Viktor György Hornyánszky supozeble devenis el germana familio, sed dum lernado li lernis ankaŭ hungare. Li lernis en gimnazioj de Modor, Nagybarát kaj Pozono. Pro la Hungara revolucio de 1848 li devis hejmenveni, kie li estis la provizora instruisto. Li translokiĝis al Pest (urbo) en 1850 kaj estis germanlingva ĵurnalisto. Li redaktis kaj eldonis germanan luteranan gazeton inter 1856–1860. En 1862 li fondis presejon, li specialiĝis pri ekleziaj libroj. Li edziĝis dufoje pro vidviniĝo en 1859 kaj 1867, li havis 2 filojn.
Liaj verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Geschichte von Ungarn 1852
- Leitfaden beim ersten Schulunterricht in der Geschichte des österreichischen Kaiserstaates 1853, hungare 1854
- Geographisches Lexikon des Königreichs Ungarn und der serbischen Woiwodschaft mit dem Temescher Banate 1857-1858, denove 1864
- Beiträge zur Geschichte evangelischer Gemeinden in Ungarn. Hevausgegeben... 1863, denove 1867
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo H, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-09-14 per la retarkivo Wayback Machine